WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Agoj de la Apostoloj 22
9 - Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi.
Select
1 - Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ vi.
2 - Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentiĝis; kaj li diris:
3 - Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ.
4 - Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.
5 - Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi.
6 - Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo ĉirkaŭ mi.
7 - Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?
8 - Kaj mi respondis: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
9 - Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi.
10 - Kaj mi diris: Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi: Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru.
11 - Kaj, ĉar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.
12 - Kaj unu Ananias, piulo laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj,
13 - venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi: Frato Saŭlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.
14 - Kaj li diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo.
15 - Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi vidis kaj aŭdis.
16 - Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
17 - Kaj reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en ekstazo,
18 - kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi.
19 - Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;
20 - kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
21 - Kaj li diris al mi: Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.
22 - Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian voĉon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu.
23 - Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj ĵetis polvon en la aeron,
24 - la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li.
25 - Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan?
26 - Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano.
27 - Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes.
28 - Kaj la ĉefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis: Sed mi naskiĝis tia.
29 - Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.
30 - Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.
Agoj de la Apostoloj 22:9
9 / 30
Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget